titolo Jarlibro de KAEM (2006)


 

Jarlibro de KAEM (2006)

Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM)


Enhavo


1. Kio estas komisionano de kontinenta komisiono?

2. Kion devas revi aziaj esperantistoj?

3. Historio de KAEM

4. Gravaj dokumentoj

5. Nomlisto de ĝisnunaj komisionanoj

6. Raportoj pri 2005-2006

7. Laborplano inter 2005-2010

8. Projektoj de KAEM

9. Fondaĵo Azio

10. Regularoj de KAEM

11. Detalaj regularoj pri C-2,Ĉ kaj D

12. Aliĝmaniero de landaj asocioj al UEA

13. Landaj asocioj kaj kontaktadresoj en Azio

14. Nomlisto de komisionanoj



Antaŭparolo

   En majo 2005 KAEM havis 15an datrevenon de sia fondiĝo en 1995. Tio estis nia longa kaj fierinda historio. Tamen bedaŭrinde klopodoj de niaj antaŭuloj kaj ĝia historio estis duone forgesitaj. Sen radiko ni povas fari nenion.

Pro tio, imitante Jarlibron de UEA, mi eldonis la unuan "Jarlibron de KAEM" en 2004 en la UK en Pekino, unue kolektinte ĉiujn numerojn de "Esperanto en Azio" kaj due el tiuj eltirinte gravajn dokumentojn kaj trie aldoninte necesajn informojn nuntempajn.
   Ĉijare mi kompilis ĉijaran, la trian, version. Mi esperas, ke tiu ĉi libro helpos al vi pli vigle agadi por nia movado.

                                    HORI Yasuo, prezidanto de KAEM


1. Kio estas komisionano de kontinentakomisiono?


                                                         Renato Corsetti (UEA-prezidanto)

   La oficistoj de UEA estas malmultaj, proksimume 10 por la tuta mondo. Evidente ili havas amason da taskoj, ĉefe rutinaj (redaktado de la revuo kaj jarlibro, registrado de kotizoj, librotenado, ktp.).

   Ili havas nek tempon nek liberan menson por okupiĝi pri la plej gravaj taskoj de la movado.

   Ili ne havas tempon kaj konojn por kompreni, kial Esperanto tute ne estas konata en Somalujo, Etiopujo, Ugando, Sudano, ktp. Ili ne havas tempon kaj eblecon redakti inform-artikolojn por instruistoj en Kongo.

   Ili ne havas tempon kaj konon por elekti informilojn en la ĝusta lingvo kaj doni ilin al studentoj en Dakaro.

   Ili ne havas tempon por instrui la lingvon al komencantoj en Togolando aŭ en Benino.

   Ili ne havas tempon por disdoni lego-materialon al progresantoj en Niĝerio kaj Ganao. Ili ne havas tempon por helpi la malfortajn landajn asociojn en Kongo kaj en Tanzanujo fortiĝi kaj kunligi ĉiujn esperantistojn en la lando. Ili ne havas tempon kaj eblecon aranĝi kontinentajn kongresojn kaj naciajn kongresojn tra la mondo.

   Por fari tiujn aferojn, kiujn oficistoj ne povas fari, oni starigas komisionojn tra la mondo. Temas pri la Azia, Amerika, Afrika, Araba ktp. La komisionanoj, senpage, faras tion, kion pagitaj oficistoj ne povas fari. Kial? Ĉar ili estas idealismaj movadanoj, kiuj volas kontribui al la progreso de Esperanto tra la mondo. Resume komisionanoj informas neesperantistojn, instruas esperantistojn kaj helpas esperantistojn funkciigi siajn klubojn kaj asociojn kaj alimaniere utiligi Esperanton.

   Kaj krome, komisionanoj helpas kolekti ĉe esperantistoj la monon necesan por pagi informilojn kaj lernolibrojn. Esti komisionanoj estas ĉefe "labor-titolo". Ĝi povas iĝi "honor-titolo", se la komisionano multe laboras por Esperanto.

   Bonan laboron!



2. Kion devas revi aziaj esperantistoj?

(Saluto de UEA-prezidanto al la 91a Japana Kongreso de Esperanto)

Oktobron 2004

   Mi ĝojas saluti vin ankaŭ ĉi-jare. Mi aparte ĝojas, ĉar el pluraj signoj oni vidas ke japanaj esperantistoj pli kaj pli surprenas la respondecon helpi la movadon en la tuta Azio evolui. Tio estas io tre bona. Kelkaj kompreneble helpas ankaŭ la eŭropan, kaj tio estas bone konata.

   Mi ĉiam opiniis, ke Esperanto havas pli da Ŝancoj en Azio ol en Eŭropo. Mi ne ŝercas. Mi parolas serioze. Multaj eŭropanoj perdis fidon je la estonteco, fidon je la propra kapablo Ŝanĝi la mondon kaj sekve fidon al aferoj kiaj Esperanto. Mi konsentas ke ankaŭ en Azio ekzistas tiaj fenomenoj, sed mi pensas, ke malpli multe.

   Aliflanke la eŭropaj esperantistoj estas admirindaj, ĉar ĉiunokte ili revas, ke ili povas konvinki la eŭropan parlamenton doni iun signon de favoro al Esperanto. Jes, eble temas pri revo, jes, sed ili almenaŭ revas. Tiu revo donas al ili la puŜon proponegi Esperanton kaj esperi pri baldaŭa fina progreso. Ili do sekvas strategion, kiu baziĝas pli sur la decidantoj ol sur la kvanto da lernantoj, kvankam se oni atentas la retajn kursojn ne nepre la lernantoj mapliiĝas.

   Sed kiu estas la strategio de neeŭropaj esperantistoj? Foje mi havas la impreson, ke temas pri strategio de la speco: "Ni esperas, ke tiuj en Eŭropo sukcesos!" Mi ne kredas, ke tiu strategio estas bona. En Azio, en Afriko, en Ameriko kaj en Oceanio Esperanto ankaŭ havas multajn Ŝancojn, laŭ mi, same kiel en Eŭropo. La Ŝancoj estas de alia speco. Ili baziĝas eble pli sur la ordinaraj lernantoj ol sur la decidantoj.

   Bonvolu forgesi momente pri Eŭropo, Afriko, Ameriko kaj Oceanio. Certe se Esperanto tiumfus en Eŭropo, tio pozitive influus ankaŭ Azion, ĉu ne? Do, kial ne estus vero ankaŭ la malo? Pro aziaj esperantistoj la tasko estas triumfigi Esperanton en Azio, ĉar tio multe helpos esperantistojn en Eŭropo, Ameriko, ktp.

   Mi komencas proponi iun principon por ke oni diskutu pri tio: "ni sekvu samtempe kaj ekvilibre la du vojon: desupran kaj desuban". Mi ŝatas azianojn, ĉar ili sekvas tre bone la vojon desuban (kursoj tradiciaj aŭ retaj, ekzemple). Kion oni povas fari "desupre"? C'u ni povas pensi pri Esperanto en UN? C'u ni volas rezoni kune pri eblecoj? Mi proponas al vi kelkajn temojn aktualajn en UN:

2005 - 2015: UN-a jardeko de edukado por subtenebla evoluado

2003 - 2012: UN-a jardeko de alfabeteco

2001 - 2010: Internacia jardeko por kulturo de paco kaj neperforto por la gejunuloj de

la mondo

2001 - 2010: Dua internacia jardeko por la elradikigado de koloniismo

Majo 21: Tutmonda tago por kultura diverseco por dialogo kaj evoluado
Aŭgusto 9:  Internacia tago de la indiĝenaj popoloj de la mondo

   Ĉu estas penseblaj programoj por enmeti Esperanton en tiujn agadojn? Kiu se ne ekstereŭropanoj, kiuj devus pensi pri ili? Mi kredas ke estas tempo malfermi inter ni debaton pri tio, kion devas revi aziaj, afrikaj, amerikaj kaj oceaniaj esperantistoj. Sen revoj ni ne atingos ion ajn konkretan. Ni lasu la eŭropanojn al iliaj revoj, sed ni revu mem niajn revojn.Multajn bondezirojn por tre sukcesa kongreso!                             Renato Corsetti (prezidanto de UEA) renato.corsetti@virgilio.it

 

3. Historio de KAEM

1990 majo 

   1) Unua numero de "Esperanto en Azio" eldoniĝis.

        Eldonanto: prof. d-ro SO Gilsu (estrarano de UEA pri la azia agadoj)

        Redaktanto: Joachim WERDEN (Polujo)

   2) Laborplano de SO Gilsu koncerne al la azia agado (dokumento 1)

1990 aŭgusta numero

   Anonco pri "senpaga aligo de aziaj aktivuloj al UEA"

1990 decembra numero

   Propono de "Projektoj por la laborplano pri azia movado" (dokumento 2)

1991 oktobra numero

   Ŝanĝo de redaktanto de "Esperanto en Azio"

       Eldonanto: prof. d-ro SO Gilsu (Koreio)

       Redaktanto: DOI Ĉieko (Japanio)

1992 februara numero

   Reviziita "Projektoj por Azia Movado A, B, C, Ĉ, D" (dokumento 3)

1994 julio en Seulo

   Fondiĝo de KAEM (dokumento 4)

1994 Azia Karavano '94

    Naŭ membroj el aziaj landoj vojaĝis al Koreio kaj Japanio.

1995

   Eldoniĝis "Gvidlibro pri Esperanto-Movado en Azio" el Mevo-Libroj en
   Japanio, laŭ la projekto de UEA, kompilite de s-ino DOI Ĉieko

1995 oktobra numero

   1) Ŝanĝo de eldonanto de "Esperanto en Azio"

          Eldonanto: TAKEUTI Yosikazu, prezidanto de KAEM (Japanio)

   2) Raporto pri KAEM-kunsido (dokumento 5)

1996 la 22-la 25a de aŭgusto

   La unua Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo, Ĉinio (584 partoprenantoj el 18

landoj)

1999 la 22a-la 25a de aŭgusto

   La dua Azia Kongreso de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio  (420 partoprenantoj el 16

landoj)

2001 aŭgusto en Zagrebo

   Oni decidis novan konsiston de KAEM, nome po unu komisionano el Ĉinio, Koreio, Japanio, Barato, Pakistano kaj Vjetnamio (E-asocioj aliĝintaj al UEA)

2002 majo

   Ŝanĝo de redaktanto de "Esperanto en Azio": HORI Yasuo (Japanio)

2002 la 23a-la 26a de aŭgusto

   La tria Azia Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio (448 partoprenantoj el 15

landoj)

2004 la 24a-la 31a de junio

   La 89a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, Ĉinio (2031 partoprenantoj el 51 landoj)

2005 majo

   50 numeriĝo kaj 15a datreveno de "Esperanto en Azio"

2005 aŭgusto

   En 2005 Irana Esperanto-Asocio aliĝis al UEA kaj aŭtomate unu reprezentanto de Irano estiĝis KAEM-ano, kaj oni elektis s-ron Reza Torabi tia. KAEM konsistas el 7 membro-Ŝtatoj: Barato, Ĉinio, Irano, Japanio, Koreio, Pakistano, Vjetnamio.

2005 la 25a-la 28a de aŭgusto

   La kvara Azia Kongreso de Esperanto en Kathmando, Nepalo, kiu estis prokrastita de marto ĝis aŭgusto pro la politika malstabilo en Nepalo. Estas malfacile kalkuli precize la nombron de la partoprenantoj. Laŭ la kongresaj libro la nombro de la aliĝintoj estis 171. En la "Antaŭ-Kongresa Renkontiĝo" (anstataŭa "kongreso" por kuraĝaj aliĝintoj) partoprenis ĉirkaŭ 100 homoj inkluzive de 24 el ekster Nepalo kaj en tiu ĉi Azia Kongreso ĉirkaŭ 120 inkluzive de 36 el ekster Nepalo. Ĉifoja eksterlanda partoprenantaro konsistis el 24 japanoj, 6 baratanoj, 2 ĉinoj, 1 aŭstraliano, 1 vjetnamo kaj 2 hispanoj.

2007 julio kaj aŭgusto

   La 63a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo, Vjetnamio

La 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, Japanio 2008 la 11a-15a de februaro
   La 5a Azia Kongreso de Esperanto en Bangaloro, Barato

4. Gravaj dokumentoj

(1)  Laborplano de SO Gilsu koncerne al la azia agado (majo 1990)

1. Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj

   Japana Esperanto-Asocio (1956)
   Korea Esperanto-Asocio (1976)
   Ĉina Esperanto-Asocio (1980)
   Pakistana Esperanto-Asocio (1989)
   Esperanto-Ligo de Israelo (1960)
2. Havi novajn aliĝintajn asociojn
3. Plifortigi aŭ starigi landajn asociojn
4. Semi nian movadon en la landoj, kie ne estas la Esperanto-movado


(2) Projektoj por la laborplano pri Azia Movado (decembro 1990)

  Projekto A: Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj

  Projekto B: Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado aŭ kie estas bezonataj altnivelaj instruistoj pri Esperanto

  Projekto C: aligi aziajn aktivulojn al UEA

  Projekto Ĉ: sendi aziajn aktivulojn al progresintaj (pri movado) landoj

             Ĉ-1: studvojaĝoj en aziaj landoj, precipe en Japanujo kaj Koreujo

             Ĉ-2: studvojaĝo en eŭropaj landoj, precipe en orienta Eŭropo (pro kostoj)


(3) Projektoj por Azia Movado A, B, C, Ĉ, D (februaro 1992)

  Projekto A: Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj

     A-1 regule kunveni en ĉiu UK

     A-2 intersanĝadi informojn regule

     A-3 kunlabori por sukcesigi la Pacifikan Kongreson en Ĉingdao, 1992

  Projekto B: Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado aŭ kie estas bezonataj altnivelaj instruistoj pri Esperanto

  Projekto C: aligi aziajn aktivulojn al UEA

  Projekto Ĉ: sendi aziajn aktivulojn al progresintaj landoj

     Ĉ-1: studvojaĝoj en aziaj landoj (Japanio kaj Koreio)

     Ĉ-2: studvojaĝo en eŭropaj landoj

  Projekto D: helpi pri E-libroj

     D-1: eldono de necesaj libroj

     D-2: transdoni librojn de donacontoj al aziaj E-kluboj, asocioj kaj individuoj kaj alvokoj al ĉiuj esperantistoj kaj E-organizoj

(4) La Protokolo de la unua kunsido de komitato pri Azia Esperanto-Movado (KAEM)  (julio 1994)

  Kadre de la 79a UK en Seulo, oni kunsidis por diskuti pri la azia Esperanto-movado dufoje en la 25a (fermita kunsido) kaj 30a (malfermita) de julio 1994. Laŭ la iniciato de d-ro SO Gilsu, la estrarano de UEA, oni diskutis kaj decidis establi la komisionon pri azia movado. En la kunsido oni elektis tri elektokomisionojn: d-ro SO Gilsu, s-ro YAMASAKI Seiko el Japanio kaj s-ro ZOU Guoxian el Ĉinio, kaj ili, laŭ la rekomendoj en la kunsidoj de respektivaj asocioj, Ŝanĝis la nomon de Komisiono al Komitato, kaj elektis kvin komitatanojn: s-ro TAKEUTI Yosikazu kaj s-ino SYOZI Keiko el Japanio, s-ro ZOU Guoxian el Ĉinio, kaj s-ro Puramo CHONG kaj s-ro LEE Jung-Kee el Koreio.

   Tiuj nove elektitaj kvin komitatanoj unuafoje kunsidis en la 28a de julio kaj diskutis frontitajn problemojn pri azia movado kaj jen estas la rezultoj en tiu kunsido.

  1. La oficiala nomo de la komitato estu "Komitato pri Azia Esperanto-Movado" (mallongige K.A.E.M.)

  2. S-ro TAKEUTI Yosikazu estis elektita kiel la ĉefkomitatano, kaj d-ro Puramo CHONG kiel la sekretario de la komitato.

  3. La mandato de la komitatanoj iras ĝis la jaro 1995 en Tamperea UK.

  4. La komitato plenumas sian taskon kunlabore kun d-ro SO Gilsu, nuna estrarano pri azia movado de UEA.

  5. En la kazo de eksiĝo de komitatanoj, la koncerna landa asocio rekomendas la sekvanton.
  6. La unua Azia Kongreso (AK) okazos en Ĉinio, kaj oni komisias la definitivan lokon al la decido de Ĉina Esperanto-Ligo. La plej taŭga  tempo por la unua AK estu espereble la komenco de majo de la jaro 1996 kaj la periodo kvar tagoj.
  7. La ofteco de AK estu espereble ĉiu tria jaro, sed oni ne plene decidis tion sed prokrastas ĝis la decido en la unua AK.

  8. La komitato morale subtenas la "Internacia Himalaja Renkontiĝo", kiun okazigas Nepala Esperanto-Asocio en la 9a de marto, 1995.

  9. La komitato sendas tiun ĉi protokolon, subskribitan de kvin  komitatanoj, al ĉiuj landaj asocioj, instancoj kaj aktivuloj en Azia regiono.

(5) Kunsido de KAEM (la 24 de julio 1995 en Tampereo, Finnlando)

3.1.1 renovigo de la mandato de KAEM: finiĝis la oficoperiodo de la ĝisnuna komisionanaro, kaj landaj organizoj elektis jenajn personojn  por la komisiono:

       ZOU Guoxiang kaj WANG Jianbing el Ĉinio

       TAKEUTI Yosikazu kaj SYOZI Keiko el Japanio

       Puramo CHONG kaj MA Yong-tae el Koreio

       Inter si oni elektis s-ron TAKEUTI kiel prezidanto, s-ron CHONG  kiel sekretarion.

3.1.2 Oficoperiodo: trijara

3.1.3 Azia Kongreso okazos ĉiun trian jaron.

3.1.4 Oni nomumis s-inon DOI Ĉieko redaktanto de "Esperanto en Azio",  oficiala bulteno de la komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado.

3.1.5 Azia Projekto iniciatita kaj prizorgata de SO Gilsu, ĝisnuna UEA-estrarano pri Azia Agado: Leviĝis demando, ĉu KAEM daŭrigu la projekton. Kaj ĝenerala opinio estis pristudi ĝin kaj fari laborgrupon dum la Unua Azia Kongreso.

(6) Projektoj por Azia Movado A, B, C, Ĉ (2001~2003)

  Projekto A: Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj

       A-1: regule kunveni en ĉiu UK kaj Azia Kongreso

       A-2: interŜanĝadi kaj sendi informojn

  Projekto B: Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado aŭ kie estas bezonataj altnivelaj instruistoj de Esperanto

  Projekto C: aligi aziajn aktivulojn al UEA

  Projekto Ĉ: helpi pri E-libroj

       Ĉ-1: eldono de necesaj libroj

       Ĉ-2: transdoni librojn de donacantoj al aziaj Esperanto-kluboj, asocioj kaj

individuoj, kaj alvokoj al ĉiuj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj

(7) Projektoj por Azia Movado A, B, C, Ĉ, D (2004~)

   En 2004 plimultiĝis eroj de la projektoj kiel la nunaj:

   Projekto A: Azia Kongreso (A1-2)

   Projekto B: Kunlaboro (B1-6)

   Projekto C: Rilate al UEA kaj ILEI (C1-4)

   Projekto Ĉ: Edukado (Ĉ1-2)

   Projekto D: Esperanto-libroj (D1-4)


(8) Gravaj decidoj en la KAEM-kunsido en Vilno, Litovio, en 2005

1) Oficperiodo de prezidento de KAEM

   La prezidanto de KAEM havu 2 oficperiodojn (6 jarojn) kaj ne plu kaj ke la elekto okazu dum la Azia Kongreso.

2) Azia Kongreso okazu ĉiun duan jaron ekde la kvina Azia Kongreso en 2008.

5. Nomlisto de ĝisnunaj komisionanoj 1994

   TAKEUTI Yosikazu kaj s-ino SYOZI Keiko el Japanio

   ZOU Guoxian el Ĉinio

   Puramo CHONG kaj s-ro LEE Jung-Kee el Koreio

1995-1997

   Prezidanto: TAKEUTI Yosikazu el Japanio

   Ĝenerala sekretario: Puramo CHONG el Koreio

   Komitatanoj:

     ZOU Guoxiang (poste DAI Song-en) kaj WANG Jianbing el Ĉinio,

     SYOZI Keiko el Japanio

     MA Yong-tae el Koreio (poste CHOI Yung-huy kaj pli poste LEE Jung-kee)

1998-2000

   Prezidanto: Puramo CHONG el Koreio

   Vic-prezidanto: TAKEUTI Yosikazu el Japanio

   Ĝenerala sekretario: DAI Song-en el Ĉinio (poste YU Tao)

   Komisionanoj:

     PAK Wha-jong el Koreio  SYOZI Keiko el Japanio

     WANG Jianbing el Ĉinio

2001-2004

   Prezidanto: HORI Yasuo el Japanio

   Vic-prezidanto: TRAN Quan Ngoc el Vjetnamio

   Komisionanoj:

     Abdul SALAM el Barato,  YU Tao el Ĉinio

     PARK Chan-Bok el Koreio, Tariq Umar CHAUHDRY el Pakistano

   Subkomisionanoj

      s-ino SYOZI Keiko, s-ino TAHIRA Masako

      s-ro ISINO Yosio, s-ro SIBAYAMA Zyun'iti

      s-ro TAKEUTI Yosikazu (ĉiuj el Japanio)

2004-2008

   Prezidanto: HORI Yasuo el Japanio

   Vic-prezidanto: TRAN Quan Ngoc el Vjetnamio

   Sekretario:

   Komisionanoj:

     Abudul SALAM el Barato

     WANG Ruixiang el Ĉinio

     LEE Jung-kee el Koreio

     Tariq Umar CHAUHDRY el Pakistano

     Reza Torabi el Irano (ek de 2005 pro la aliĝo de Irano al UEA)

   Subkomisionanoj  (ĉiuj el Japanio)

      s-ino SYOZI Keiko (ĝis 2004), s-ino TAHIRA Masako

      s-ro ISINO Yosio, s-ro SIBAYAMA Zyun'iti

      s-ro TAKEUTI Yosikazu (ĝis 2005)

      s-ro HAZAMA Hirotomi (ek de 2005)

   Estrarano de UEA pri azia Esperanto-movado s-ro YU Tao el Ĉinio


6. Raportoj pri 2004-2005

Projekto A: Azia Kongreso

1) La 4a Azia Kongreso

   La 4a Azia Kongreso prokrastita pro malstabila situacio okazis la 25a-29a de aŭgusto 2005. Partoprenis ĉirkaŭ 120 inkluzive de 36 el ekster Nepalo.

Eksterlanda partoprenantaro konsistis el 24 japanoj, 6 baratanoj, 2 ĉinoj, 1 aŭstraliano, 1 vjetnamo kaj 2 hispanoj. La kongreso estis granda sukceso, multe propagandante Esperanton al la publiko. Por sukcesigi la kongreson NEspA okazigis kursojn en Pokhara kaj Itahari, kaj sukcesis fondi filiojn tie.

   Estas menciinde, ke 40 japanoj donacis  398 000 enojn (2843 eŭrojn, 3610 usonajn dolarojn) al NEspA por subteni la kongreson. 30 japanoj morale aliĝis al la kongreso por subteni la kongreson finace.

2) La 5a Azia Kongreso

   Dum al kunsido dum la UK en Vilno ni decidis okazigi la 5an Azian Kongreson en Bangaloro, Barato, de la 11a ĝis la 15a de februaro 2008.

Projekto B: Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj.

1) Esperanto en Azio

   N-ro 51 (septembro 2005)

   N-ro 52 (januaro 2006)

   N-ro 53 (majo 2006)

   Kutime ni presas 500 ekzemplerojn, el kiuj 350 iros al abonantoj en la tuta Azio kaj ceteraj 150 iros al la mondonacintoj.

2) Mondonaco por Azia Fondaĵo (2005.4.1-2006.3.31)

   El Japanio: 309 270 enoj (2577 usonaj dolaroj, 2209 eŭroj) el 108 homoj.

   El Koreio ne venis subvencio. El Ĉinio: 5 usonaj dolaroj el unu homo 3) Kunlaboro de KAEM-anoj. Ne tre bone, tamen pli bone ol la antaŭa jaro, ĉar ni dividis taskojn en 7 komisionoj.
Projekto C: Rilate al UEA kaj ILEI

1) Aligi aziajn aktivulojn al UEA

   Ni akceptis 115 aziajn aktivulojn: Ĉinio 48, Kaza§io 1, Mongolio 2, Pakistano 8, Nepalo 3, Taĝikio 4, Vjetnamio 49. Vjetnamaj aliĝintoj konstante plimultiĝis, eble sub la gvido de VEA, sed ceteraj landoj ne estas stabilaj pri la nombroj de aliĝintoj. Ni devas pli aligi aktivulojn al UEA.

 *En 2005 ni akceptis 104 aziajn aktivulojn: Ĉinio 56, Kazaĥio 1, Mongolio 6, Nepalo 5, Vjetnamio 36.

 *En 2004 ni akceptis 88: Ĉinio 56, Irano 1, Kazaĥio 1, Mongolio 1, Nepalo 2, kaj Vjetnamio 27.
2) Aligi al ILEI

   Estis projekto pri abonigo de "Juna Amiko"al junaj aktivuloj, sed pro manko de ero pri ĝi en la buĝeto, ni nenion faris. Sed laŭ s-ro Osmo Buller, sekretario de UEA, la buĝeto por 20 homoj estas tiel malgranda, ke ni povos kolekti abonontojn kadre de nuna buĝeto. Do en la venonta jaro ni varbu la abonontojn.


Projekto Ĉ: Edukado

1) Hori Yasuo (japano) iris al Ho Chi Minh Urbo, Vjetnamio, en novembro 2005
por instrui Esperanton. (sen subvencio)

2) Fukuda Toshihiro (japano) iris al Kabul, Afganio kaj agadis jene (sen subvencio) :
   En septembro 2005 li havis amikajn kuvenojn en Universitatoj Kabul kaj Bamian kune kun Saeed Farani el Pakistano. En oktobro kurso de Esperanto okazis sub la gvido de Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio. En aprilo 2006 li sendis esperantajn lernomaterialojn al Universitatoj Kabul kaj Bamian.

3) Bharat Ghimire (nepalo) iris al Filipinoj la 4an de aŭgusto 2006 por havi kursojn en Manilo dum du monatoj. Por tiu projekto KAEM subvenciis 2700 usonajn dolarojn al li.

Projekto D: Esperanto-libroj

   Pri tiu projekto ni povis fari nenion.

 7. Laboroplano inter 2005-2010

1. Kio estas situacio pri Esperanto-movado?

1) Kun la ekonomia evoluo en diversaj landoj kaj disvastigo de interreto, naskiĝis favora situacio por Esperanto.

2) Ĝis 2010 okazadis/as multaj internaciaj renkontiĝoj jene en Azio. Ni devas profiti tiujn favorajn situaciojn.

2002   La 3a Azia Kongreso en Seulo, Koreio

2004   La 89a Universala Komgreso en Pekino, Ĉinio

2005   La 4a Azia Kongreso en Kathmandu, Nepalo

2007   La 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Internacia Junulara               

Kongreso (Hanojo, Vjetnamio)

2008   La 5a Azia Kongreso

2010   La 5a AK

2012   La 6a AK

3)  Ni povas klasifiki landojn jene koncerne E-movado: * aliĝintaj al UEA  Kategorio 1. Progresintaj landoj: Japanio*, Ĉinio*, Koreio*,Vjetnamio* Kategorio 2. Mez-progresinatj landoj: Barato*, Pakistano*, Irano*, Nepalo, Mongolio, Taĝikio, Uzbekio, Orienta Rusio
   Kategorio 3. Person-nivel-landoj: Singapuro, Malajzio, Indonezio, Filipinoj, Sri-Lanko, Tajlando, Kamboĝo, Turkio, eksaj sovetuniaj aŭtonomioj.

   Kategorio 4. Sen-esperantistaj landoj: Nord-Koreio, BangladeŜo, Birmo, Butano, Laoso

2. Movadaj celoj

(1) Plinutri amikecon kaj solidarecon inter aziaj esperantistoj.

(2) Fortigi movadojn en landoj en kategorioj 2 kaj 3:

   *Ĝis 2010 landoj en la kategorio 2 apartenu al la kategorio 1 kaj aliĝu al UEA, precipe Nepalo aliĝu al UEA.

   *Landoj en la kategorio 3 apartenu al la kategorio 2.


(3) Enradikigi Esperanton en landoj en Kategorio 4


8. Projektoj de KAEM

  Projekto A: Azia Kongreso

        A-1: Okazigi Azian Kongreson ĉiun duan jaron.

        A-2: Partoprenigi necesajn homojn en Azian Kongreson, kiuj ne  pagipovas la kotizojn ktp., per la subvencio el Fondaĵo Azio.


  Projekto B: Kunlaboro

       B-1: Regule kunveni en ĉiu Universala Kongreso kaj Azia Kongreso

       B-2: Organizi fakkunsidojn pri Azio dum Universala Kongreso

       B-3: Eldoni "Esperanto en Azio"-n en januaro, majo kaj Septembro  ĉiun jaron kaj sendi tiujn al pli multaj homoj en la tuta Azio.

       B-4: Kolekti mondonacon al Fondaĵo Azio de UEA por subteni la eldonon de "Esperanto en Azio". Laŭlandaj tarifoj po unu homo estu jenaj aŭ pli: Japanoj: 20 eŭroj,   Koreoj: 10 eŭroj, Ĉinoj:  5 eŭroj,    Alilandanoj:  2 euroj


       B-5: Kolekti informojn pri movadoj diverslandaj por ke esperantistoj povu reciproke kunlabori por la azia movado.

       B-6: Eldoni "Jarlibron" ĉiun jaron kaj "Gvidlibron" en 2008

       B-7: Subteni projekton "Ĝemelaj Urboj" kaj helpi ĝemeliĝojn inter  aziaj urboj kaj E-kluboj

  Projekto C: Rilate al UEA kaj ILEI

       C-1: Aligi ne-aliĝintajn landajn asociojn al UEA

       C-2: Membrigi aziajn aktivulojn al UEA per Fondaĵo Azio de UEA.

               Ili ricevos ĝian organon "Esperanto" ĉiun monaton. (La detala regularo estas

en paĝo 16)

       C-3: Membrigi junajn Esperantistojn en Azio al ILEI (Internacia Ligo  de Esperantistaj Instruistoj). Ili regule ricevos "Juna amiko"-n.

   *"Juna amiko" eldoniĝas 3-foje jare. Tarifo estu 3 eŭroj laŭ tiu  ĉi aranĝo(kompare kun plena tarifo de 12 eŭroj).

     * S-ro Atilio ROJAS iei001@tiscali.nl respondecas.

       C-4: Subvencii al la partoprenontoj de UK aŭ ILEI-konferenco pri  kotizo aŭ vojaĝkosto laŭ bezono

    Projekto Ĉ: Edukado

       Ĉ-1: Sendi Esperanto-instruistojn al bezonataj landoj (detala regularo estas en paĝo 17)

       Ĉ-2: Starigi TTT-ejon por instrui Esperanton en aziaj lingvoj

  Projekto D: Esperanto-libroj (detala regularo estas en paĝo 18)

       D-1: Eldoni necesajn librojn

       D-2: Subvencii pri eldonoj de necesaj libroj

       D-3: Peri transdonon de libroj de donacantoj al kluboj, asocioj ks. Pagi sendkotizon por tio

       D-4: Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp. al kluboj, asocioj ks.


9. Fondaĵo AZIO

evoluo     evoluo    buĝeto     evoluo       buĝeto   buĝeto  buĝeto

2001

2002       2003

2003

2004

2005

2006

Saldo jarkomence             3353     10619     16369       21098     25000

31000

................................

Donacoj                            3105       4100       4000         2620

4000      2500    2500

Rento                             18474      15890     18000       18440

16000    18000  15000

Enspezoj sume              21579       19990     22000       21060     20000

20500 17500

................................

Vetur/restadsubvencioj   1346         199       2000           320

2000      4000     2500

Bulteno "E-o en Azio"    1765        1335       2450         2099      1500

1500     2200

Lerniloj, informiloj         2501        2087       3000         3191

2500      6000     4500

Kompenso F.Canuto       6750        4500       8000         5500      5000

6500     6500

Administro Fond.Azio    1563        1192         750         1383      1200

1350     1050

Bankokostoj                      192          193         225           163

200        200       200

Kostoj pro KAEM                0               0         175              0

500       500       250

Diversaj kostoj                  196              5          250

235         300       300       300

Elspezoj sume               14313         9511     16850       12891

13200   20350   17500

................................

Saldo jarfine                  10619       21098     21519       29267

31800    31150     

  *Saldo jarkomence + Enspezoj sume=Elspezoj sume (sekvantjara saldo jarkomence)

  *Fondaĵo Azio= subtenas la disvastigon de Esperanto en Azio

  *Fondaĵo Canuto= Helpas membrigi en UEA homojn el landoj kun transpagaj malfacilaĵoj kaj en evollandoj

10. Regularo de KAEM

1. Rolo de KAEM

1) KAEM respondecas pri la Esperanto-movado en Azio kiel unu el la komisionoj de UEA.

2) KAEM agadas por Esperanto-movado en Azio, kunlaborante kun ĉiuj landaj asocioj en Azio.

2. Komisionanoj

1) Komisionanoj elektiĝas po unu el aziaj landaj asocioj aliĝintaj al UEA,  nome Barato, Ĉinio, Irano, Japanio, Koreio, Pakistano, Vjetnamio.

2) Ili estas nove elektitaj ĉiun trian jaron.

    *Elektoj okazis en 1995, 1998, 2001 kaj 2004 dum Uk-oj.

    *Tamen estas pli preferinde elekti ilin dum Aziaj Kongresoj, do  oficperiodo de nunaj KAEM-anoj estu de 2004 ĝis 2008, kiam okazos  la 5a Azia kongreso en Barato, kaj ek de 2008 ili elektiĝu ĉiun trian jaron.

3) Kiam komisiono demisias, lia/ŝia landa asocio elektas la novan.

4) Prezidanto, vic-prezidanto, sekretario ktp. estas elektitaj inter  komisionanoj laŭ iliaj voĉdonoj.
5) Oficperiodo de KAEM-prezidanto estu du-perioda, nome 6 jaroj.

6) Komisionanoj devas ĉiam konscii, ke ili estas elektitaj de sia landa  asocio kaj devas havi konstantan kontakton kun ĝi.

7) KAEM povas nomumi sub-komisionanojn laŭbezone, kiuj helpas la komisionanojn.

3. Kunsido kaj decido

1) Kunsido de KAEM estas valida kiam almenaŭ duono da komisionanoj (inkluzive de la prezidanto) ĉeestas.

2) Decido estas farita per pli multaj voĉoj el la membroj. Kiam por-kaj kontraŭvoĉoj estas egalnombraj, la prezidanto decidas.

3) Oni povas decidi per voĉdonoj pere de interreto.

4) Grava decido estas valida post kiam ĝi estas agnoskita de UEA kaj la aliĝintaj landaj asocioj.

11. Detalaj regularoj pri C-2, Ĉ kaj D

1) Regularo pri Projekto C-2 (Membriĝo al UEA)


1) Por esperantistoj, kiuj volas membriĝi al UEA

   Projekto C de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM) celas amembrigi aktivulojn al UEA. Loĝantaj en malriĉaj landoj volas membriĝi al UEA, sed ofte financa situacio tion ne permesas. Por solvi tiun problemon UEA kaj KAEM havas buĝeton por helpi tiujn aktivulojn.

   Tiuj, kiuj volas aliĝi al UEA, skribu jenajn tri aferojn en unu paĝo kaj sendu per ordinara poŝto al KAEM ĉe Japana Esperanto-Instituto, kaj ilin senpage atingos UEA-organo "Esperanto" ĉiun monaton dum unu jaro.

1)  Konciza sinprezento (Nomo, adreso, naskiĝdato, profesio ktp.)

2)  Kiel mi aktivis por nia movado en la lasta jaro.

3)  Kiel mi intencas kontribui por la movado en mia regiono en tiu ĉio jaro.

   *Rajtas membriĝi nur unu el la familianoj loĝantaj en la sama adreso.

Limdato: la 15a de januaro

Akcepitoj: Nomoj de akceptitaj membroj aperos en Esperanto en Azio.


2) Por respondeculo de Projekto C (Procedo por Projekto C)

1. Varbado (aŭtune)

1-1 Aperigi informon pri Projekto C en la septembra numero de "Esperanto en Azio"

1-2  Sendi la saman informon al landaj asocioj perrete

1-3 Nombro de varbitoj estu 90-100 (Se oni volas ŝanĝi la nombron, konsilu kun s-ro Osmo Buller, ĉar la sanĝo rilatas al la buĝeto.)

2. (januaro-februaro)

2-1 Kontroli la nomojn, adresojn kaj enhavojn

2-2 Fari la liston laŭlande kaj sendi ĝin al Osmo en februaro

2-3 Kiam mankas la varbitoj, denove aperigu la informon en la januara numero de Esperanto en Azio.

3. Raporto

3-1 Ricevi la aprobon de UEA

3-2 Sendu raporton por Esperanto en Azio


2) Regularo pri Projekto Ĉ (Edukado)

1. Celo

   Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado aŭ kie estas bezonataj altnivelaj instruistoj de Esperanto.

2. Principoj

(1) Tiu ĉi projekto apogas sin sur la bonvoleco de la du flankoj, nome:

 1) de la invitanto, kiu akceptas instruiston kaj vivtenas tiun, eĉ se salajro/honorario ne
     estas pagebla al tiu.

 2) de la instruisto, kiu gvidas Esperanton al la lokanoj, eĉ sen salajro/honorario.

(2) Tiu ĉi projekto dependas de Fondaĵo Azio de UEA kaj KAEM estas komisiita pri
      la distribuo de la buĝeto.

3. "Kiu pagas kion"

(1) Fondaĵo Azio de UEA kovras nur jenojn:

 1) bileton por iro-reiro al la lando.

 2) 100 eŭrojn, uzendajn por preparo de la kurso

(2) Alia elspezo, nome tieaj restado, transporto, manĝaĵo ktp. estu pagataj de la invitanto de la instruisto.

4. Kondiĉoj por elekti instruiston

(1) La invitonto estas la landa asocio de Esperanto en la lando (aliĝinta aŭ ne al UEA),
      aŭ se tia ne ekzistas, Esperanta grupo aŭ esperantisto(j) aliĝinta(j) al UEA.

(2) La invitonto oficiale petas de KAEM la sendon de instruisto kun la plano de kursoj (nivelo, daŭro ktp.) kaj la garantio de la elspezo pri la vivteno de la instruisto. Salajro/honorario estas bonvena, sed se ne troviĝas tiu ebleco, montru tion klare.
(3) La peton KAEM anoncos en "Esperanto en Azio" aŭ en retlistoj de Esperanto.
(4) Instruisto-kandidato devas montri sian volon, skribinte jenajn aferojn:

 1) Nomo, sekso kaj aĝo

 2) Adreso  

 3) Retpoŝta adreso aŭ alia kontakt-maniero

 4) Okupo  

 5) Kariero kiel instruisto de Esperanto aŭ esperantisto ĝenerale

 6) Kosto de bileto al la lando (en eŭroj)

(5) La kandidato devas garantii sian kapablon kiel Esperanto-instruisto, montrante unu

      el la jenaj:

 1) atesto de UEA/ILEI

 2) atesto de Ĉe-metoda instruisto

 3) garantiilo de sia landa asocio pri la instrukapablo

 4) titoloj de siaj verkoj, kun bibliografia indiko (aŭ kun TTT-adreso, se ili estas
      enretigitaj).

5. Procedo por decide

(1) Kiam la invitonto aprobas la akcepton de la kandidato-instruiston, KAEM
anoncas tion al la invitonto, al la instruisto kaj kopie al la ses KAEM-anoj.
(2) La invitonto kaj la instruisto-kandidato priparolu la kondiĉojn, kaj sendu leteron de
      konsento al KAEM, de ambaŭ flankoj aŭ per komuna letero de ambaŭ subskriboj.

      Se konsento ne estas atingebla, la invito estas nuligita.

(3) KAEM-ano rajtas kontesti pri la sinteno de la invitonto aŭ de la instruisto-kandidato, kaj peti klarigon. Se KAEM-ano, post la klarigo, ankoraŭ tenas dubon, tiu rajtas konsilon de ĉiuj KAEM-anoj. Kaj KAEM rajtas nuligi la inviton.

(4) Ĝis la buĝeto de Fondaĵo Azio de UEA permesos, KAEM sendos instruistojn al la landoj laŭ la vico de petoj.

6. Post la instruado

(1) La invitinto devas sendi raporton pri la kursoj kaj la takso de la instruisto al KAEM.
(2) La instruisto devas sendi detalan raporton pri sia instruado al KAEM.
3) Regularo pri Projekto D (Libroj)

1. Celo de Projekto D: Esperanto-libroj

      D-1: Eldoni necesajn librojn

       D-2: Subvencii pri eldonoj de necesaj libroj

       D-3: Peri transdonon de libroj de donacantoj al kluboj, asocioj ks. Pagi sendkotizon por tio

       D-4: Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp. al kluboj, asocioj ks.

2. Principo

   Tiu ĉi projekto dependas de Fondaĵo Azio de UEA, kaj KAEM estas komisiita pri la distribuo de la buĝeto.

3. D-2 Suvencii pri eldonoj de necesaj libroj

(1) Fondaĵo Azio de UEA kovras parton aŭ tuton de la eldonkosto, post kiam eldononto mem laŭeble klopodis kolekti monon por la eldonado.

(2) Eldononto (prefere landa asocio aŭ asocio garantiita de la landa asocio) prezentu
      jenajn erojn al KAEM:

1) Eldononto (nomo, adreso ktp)

2) Titolo de la eldonaĵo  

3) Aŭtoroj aŭ kompilantoj 

4) Formato kaj nombro de paĝoj  

5) Eldonkvanto 

6) Eldonkosto

7) Petata sumo de subvencio

8) Signifo de eldonado de la libro

 

(3) Post la eldono po unu ekzemplero kaj kopio de la kvitanco estu sendataj al UEA kaj KAEM.
4. D-3 transdoni librojn

(4) Fondaĵo Azio de UEA kovras parton aŭ tuton de la sendkosto, post kiam la donaconto mem laŭeble klopodis kolekti monon por la sendado.

(5) Donaconto prezentas al KAEM jenajn erojn:

 1) Nomo, adreso ktp de donaconto

 2) Titoloj de donacotaj libroj

 3) Nomo de lando aŭ asocio, al kiu la donaconto volas donaci

 4) Sendkosto  


(3) Kiam la donaconto ne indikas la landon aŭ asocion, KEAM peras,

aperigante anoncon en "Esperanto en Azio".

 5. D-4  Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp. al kluboj, asocioj ks.

(1) Fondaĵo Azio de UEA kovras parton aŭ tuton de la libro-kosto, post kiam la
donacoto mem laŭeble klopodis kolekti monon por la aĉetado de la lernomaterialoj.

(2)  Ricevonto prezentas jenajn erojn al KAEM:

 1) Nomo kaj adreso

 2) Titolo kaj nombro de lernomaterialoj bezonataj

(3) Pri kurso, en kiu tiuj estas bezonataj

 

6. Kiamaniere elekti subvencioton

(1) Ĝis la buĝeto de Fondaĵo Azio de UEA permesos, KAEM elspezos laŭ la vico de
      petoj.

7. Post la subvencio

(1) La subvenciito devas sendi raporton pri la rezulto al KAEM.

 

12. Aliĝmaniero de landaj asocioj al UEA (letero de UEA-ĝenerala direktoro Osmo Buller)

Kara kunbatalanto,

   Bedaŭrinde la deziro de Nepala Esperanto-Asocio aliĝi al UEA venis malfrue. La estraro de UEA devas unue trakti la aliĝpetojn, kio okazas en la printempa kunsido. Do, NEspA devus sendi la aliĝpeton antaŭ aprilo. Estas tre bone, ke ili volas fariĝi landa asocio de UEA, sed nun ili devas atendi ĝis la UK en Vilno kaj plej laste en marto 2005 sendi la necesajn dokumentojn al UEA. Oni bezonas jenajn: statuto, listo de la membroj, konciza priskribo pri la ĝisnuna historio kaj nuna agado de la asocio.
   Eble mia mesaĝo ne atingas vin antaŭ via forveturo al Pekino. Feliĉe dum la UK ni povos pli detale paroli ankaŭ pri tiu ĉi afero.

              Osmo Buller direktoro@co.uea.org  la 22an de julio 2004


13. Landaj Asocioj kaj kontakt-adresoj

     *landaj asocioj aliĝintaj al UEA


1. Azerbajĝana Esperanto-Asocio

   Aga Nejmatulla str. 34-1, AZ-370033 Baku-33 Azerbajĝano

    azerea@box.az  Prez.ĉe Shaig Bahram oglu Mammadov


2. Federacio Esperanto de Barato*

   5, Archana Corner, Salunkhe Vihar Road, Pune 411 048, Barato

    helpo@vsnl.com


3. Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL)*

   P.O. Kesto 825, CN- 100037 Beijin, Ĉinio

    cel@china-report.com    www.china-report.com

      Honkonga Esperanto-Asocio

       p/a Margaret Fidow /Tak Chee Yuen, Block 5, Flat 4 A, 88 Tat Chee

       Avenue, Kowloon Tong, Honkongo   Tel:27883263

      Tajvana Esperantista Asocio

       p/a Lin Wenrong Jingping Lu 989-4-18-2, TW-23549 Zhonghe,

       Taibei, Tajvano

       Organo: Tajvana Esperantisto, p/a Reza Kheih-khah, Chongqing Lu

                  105, TW-900 Pingdong, Tajvano  Rezamenhof@yahoo.com


4. Filipina Esperanto-Asocio

   P.O. Box 570, Cotabato City 9600, Filipinoj    fea-filipinoj@mailcity.com

   *En Jarlibro de UEA estas la supra adreso, sed la retadreso ne funkcias.

   *S-ro JEORDAN BANAL SUGUE SUGUE  virjeo_sep@yahoo.com

     Li nun kompilas vortaron Esperanto-tagaloga

                 

  Esperanto-Asocio por Filipinoj

                      ĉe: Philippine Normal University

                     Taft Avenue, Manila, Philippines 1000

fondiĝis la 23an de septembro 2006

Prezidanto: D-ino Lydia Liwanag (dekanio de Filipina Normala

                   Universitato)   lydliwanag@yahoo.com

Vicprezidanto: S-ro Jeordan Sugue (el urbo Isabela)virjeo_sep@yahoo.com

Sekretario: S-ino (Atty) Virginia Virag (advokatino) vbvirag@hotmail.com


5. Indonezia Esperanto-Societo

   J1. Tm Pringgodani dalam II No 11 Krobokan RT 05-RW XI, Semarang

   Barat, Indonezio

   *Tiu adreso estis en Jarlibro 2003, sed malaperis en 2004. Nun jenaj

     homoj aktive agadas, do kontaktu lin pri Indonezio:

   1) S-ro Hazairin R. JUNEP:

          Centro de Esperanto Studoj, Pesangrahan # 2, PAKEM, Yogyakarta

          55582 Indonezio  Tel/fax. 62 274 895452    hjunep@yahoo.com

   2) Yohanes Manhitu  ymanhitu@yahoo.com  http://www.manhitu.cjb.net

       Ĝogĝakarto, la 9an de majo, 2006

 

   3) S-ro Esperantista Gunawan

       Jalan Gandekan Lot 59 5527 Jogyakarta Indonezio (informo de

       Atilio Rojas)


6. Irana Esperanto-Asocio* (fond.1993 aliĝo al UEA: 2005)

   P.O.Kesto 17765-184 Tehrano, Irano

    iranaj-esperantistoj@yahoogroups.com   info@sabzandishan.org

   Organo: IRANA ESPERANTISTO  info@sabzandishan.com


No:33, K: Alizade, Kh: Khagani, Darvaze Dowlat, Kh: Englab, Tehran

Telefono: (+98 21) 88348929

Telekopiilo: (+98 21) 88348928

Retpoŝtoj: irea.oficejo@gmail.com

                info@sabzandishan.org


7. Japana Esperanto-Instituto (JEI)*

   JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3

    esperanto@jei.or.jp   http://www.jei.or.jp/hp/esp.htm


8. Kamboĝa Esperanto-Asocio

    M. CHHIM Sokha  President de KEA (Kamboĝa Esperanto-Asocio)

    Private Language School P.O Box 174 Phnom Penh, Camboĝo

    Tel : (855) 11 677 239 aŭ  (855) 12 809 523

    e-mail :  cambodia_esperanto@yahoo.com


Chhim Sokha

  Director of Rural Development

  Council for Agricultural an Rural Development

  P.O. Box 174

  Phnom Penh, Kingdom of Cambodia.

Chhim Sokha  chhim.sokha@yahoo.com

                     sokha.chhim@yahoo.com

                     cambodia_esperanto@yahoo.com

 
9. Kartvelia Esperanto-Asocio

   Ketevan Camebuli str. 25- korp. 2 - ap. 29, GE-380003 Tbilisi,

   Kartvelio  karesa@mail.ru


10. Korea Esperanto-Asocio (KEA)*

   Kang Byeon Hanshin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350, Mapo-ku,

   Seoul, Koreio    keas@uea.org   www.esperanto.or.kr


11. Malajzia Esperanto-Asocio

   p/a Raja Zainal Abidin bin Zahid, 71 Jalan Setiakasih, Bukit

   Damansara, MY-50490 Kuala Lumpur, Malajzio

 

   Nicholas Nevan  nicholasnevan@hotmail.com  (eksa UEA-oficisto)

   loĝas en Penang.


12. Mongolio

   Mongola Esperanto-Centro

   p/a D. Ganbaatar, P.O. Box 91, Ulaanbaatar - 28, Mongolio

    mec_ganbaatar@hotmail.com

  

Mongola Esperanto-Societo

   MN-210349 PoŜtoficejo 49, Kesto412, Ulanbatoro, Mongolio

    esperanto@mol.mn



13. Nepala Esperanto-Asocio (NEspA)

   G.P.O. Box 8974 CPC 102 Kathmandu, Nepal.

    Esperanto_nespa@hotmail.com    esperanto@wlink.com.np


14. Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)*

   Esperanto-Markez, Chowk Shahidan, P.O.Kesto 555, PK-60000,

   Multan, Pakistano

    pakesa@hotmail.com   www.uea.org/landoj/azio/pakistano.html


15. Papua New Guinea

   S-ro John Shadlow  Department of Mathematics & Computer Science

   PNG University of Technology Lae Morobe Province Papua New

   Guinea   Tel: 473 4801  Fax:  475 7667

 

16. Rusio (orientaj regionoj)

   Esperanto-klubo "Pacifiko"

   OIAK, st. Petra Velikogo, 4, 690950 Vladivostoko, Rusio,

   Fakso: (4232)268004

     oriento@mail.ru   oriento@yahoo.com

 

   Junulara Esperanto-Centro

   FOŜTU, str. Puŝkinskaja 10, 690950 Vladivostoko, Rusio

   Fakso: (4232)261689    Retpoŝto: oriento@festu.ru

   TTT-ejo  http://www.festu.ru/ESPERANTO/INDEX.HTM

   Organo:  LA PACIFIKA KURIERO (informilo de la Asocio de For-

   Orientaj Rusiaj Esperantistoj = AFORE) Kunredaktantoj: Aleksandr

   TITAJEV, Pavel KUZIMIN


17. Singapura Esperanto-Asocio

   p/a s-ro Tanglin, PO Box 663, Singapuro 912423

    esperanto_assn_sg@hotmail.com

   Prezidanto: s-ro Yong Tek Kong


18. Srilanka Esperanto-Asocio

   p/a U. Zeiter Perera, 197 Indivitiya Road, Hettigama, Ja-Ela, Srilanko

   Tel: 94114924419   Zeiter Perera  zeiter.esperanto@gmail.com

    *Informo en septembro 2006


   En septembro 2005 venis letero el la suba homo:

    s-ro M.M.Wichramasinghe

    Garden City, Diyatalawa, Sri Lanka (divida direktoro de Edukado,

   departamento de Edukado, Sri Lanka)

  la 25a de septembro venis telefono de li. Antau 10 jaroj l renkontis s-ro
Zeiter Perera.


19. Asocio de Esperantistoj de Taĝikio (AET)

   Dushanbe, Tajikistan, Glavpochtamt a.ja.135  734000

    firdaus@espero.tajik.net  (prez.: Firdaus Shukurov)

    saidnabi@mail.ru  (vic-prez.: Saidnabi S)    www.esperanto.freenet.tj


20. Tajlanda Esperanto-Instituto

   Marcel Perray/ G.P.O. Box 1846, Bangkok TH-10501, Tajlando

   Tel. 266-42-76 

 

    MondEtur Esperanto (kompanio por zorgado kaj servado)

       111/174-175 M.9 Soi Buakhao, Nongprue Banglamung, Pattaya

       city, Chonburi provinco 20150, Tajlando  zpehar@hotmail.com

 

       prezidento Zelimir Pehar: Natruja kaj Zelimir Pehar, 140/45 M.11

       Mooban Panthip, Nongprue Banglamung, pattaya city, Chonburi

       Provinco 20150, Tajlando  zpehar@hotmail.com  


21. Turka Esperanta Asocio

  Ŝajnas, ke ĝi ne funkcias. Tamen ne mankas esperantisto(j) en Turkio. En
januaro 2004 en la 46a numero de "Esperanto en Azio" aperis letero de
   S-ino Sevdiye KATIRCIOGLU

   Adreso: PL 635, 16374 Ulucami-Bursa, Turkio

 

22. Uzbeka Esperanto-Asocio

   p/a E. Perevertajlo/, ab. kesto 140, Poŝtamt, UZ-700000 Taŝkent,

   Uzbekio  eugeny@esper.gimli.com   esperuzo@mail.ru

 

23. Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)*

   105 A, str. Quan Thanh, Ba Dinh, Hanoi, Vjetnamio

    viesperas@fpt.vn


24. Junularo

   "La Amikeco" estas la reta gazeto redaktata de gejunuloj ĉinaj, japanaj,
koreaj kaj vjetnamaj.   <
http://www.la-amikeco.net>


Landoj, kie ne ekzistas Esperanto(-movado)

1. Nord-Koreio   2. Birmo   3. Butano   4. Bangladeŝo   5. Laoso


15. Nomlisto de Komisionanoj

Prezidanto  s-ro HORI Yasuo el Japanio

      Ĝenerala afero, Azia Kongreso, kontakto kun UEA, regularo, Jarlibro de KAEM, "Esperanto en Azio" (redaktado)

      Gunma-ken, Maebasi-si, Simosinden-mati 10-27, Japanio, 371-0822

      Tel/Fax. +81-27-253-2524 <hori-zonto@water. sannet. ne.jp>

Vicprezidanto  s-ro TRAN Quan Ngoc el Vjetnamio

      Projektoj Ĉ kaj D (Edukado kaj libroj)

      37/12 Str Tran Dinh Xu, Dist,1, Ho Chi Minh-Urbo, Vjetnamio

      Tel.+ 84-8-8369521   <tqngoc@hcm.vnn.vn>


Komisionanoj

   s-ro WANG Ruixiang  el Ĉinio

      Projekto C (membrigi aktivulojn al UEA)

      ĉe Ĉina Esperanto-Ligo, PO Kesto 77, CN-100037 Beijin, Ĉinio

       wrx2j@tom.com

 

   s-ro LEE Jung-kee el Koreio

      Buĝeto de Fondaĵo Azio, mondonaco al Fondaĵo Azio, buĝeto kaj

      kasraporto de AK

     ĉe Seula Esperanto-Kulturcentro 601 ho, Dongbug B/D 12-3 2ga

     Choongmu-ro Chungku Seulo, Koreio 100-012

     Hejmpaĝo : www.esperanto.co.kr  Retadreso : esperant@unitel.co.kr

     Tel: 016-340-5936 (poŜo) aŭ 02-777-5881(oficejo)

   s-ro Tariq Umar CHAUHDRY el Pakistano

      ĉe Pakistana Esperanto-Asocio, Esperanto Markaz, Chowk Shahidan,

      P.O.Kesto 555, Multan, Pakistano  tariquch@yahoo.com

  d-ro Abdul SALAM el Barato

      Preparo por la 5a AK

      en Usono  global3@concentric.net      en Barato  helpo@vsnl.com

  s-ro Reza TORABI el Irano

      TTT-ejo de KAEM, eldono de "Gvidlibro de KAEM" (libro pri la azia

Reza Torabi

Apt. 1, No: 65, Kh: Arian Mahmudi, Kh: Dabestan,Seyyed Khandan, IR- 1631675613

Tehran, Iran

Tel: 0098 21 8846 2673 (h), 0098 21 8834 8929 (of), Telekopiilo: 0098 21 8834 8928

Poshtelefono: 0098 912 526 9646, torabi@sabzandishan.org,

torabireza@gmail.com,www.torabireza.googlepages.com, torabireza@gmail.com

 

Subkomisionanoj

      Projekto C                 s-ro HAZAMA Hirotomi

      Esperanto en Azio     s-ino TAHIRA Masako (provlego)

                                         s-ro ISINO Yosio (presado kaj ekspedo)

      Kasafero                    s-ino CHO Myung-ja  ds2edr@kosha.net

                                        s-ino CHOI Eun-suk  istelchoi@hanmail.net

 

Estrarano de UEA pri Azia Esperanto-Movado

   S-ro YU Tao (Ĉinio)   yu-tao@china.com

   

Jarlibro de KAEM (2006)

Unua eldono: la 20an de julio 2006

Eldonanto: KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado)

Adreso de KAEM: Japana Esperanto-Instituto (JEI)

      Japanio 162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3

      telefono: +81-3-3203-4581     fakso:+81-3-3203-4582

      retpoŝto:   esperanto@jei.or.jp

TTT-ejo de KAEM:  http://www.jei.or.jp/kaem/kaem_kap.htm

      La nova adreso  http://www.kaem.org/  nun preparas sin.

Redaktoro: HORI Yasuo

      Japanio 371-0822 Gunma-ken Maebaŝi-Ŝi Ŝimosinden-maĉi 10-27

      telefono/fakso:+81-27-253-2524

      retpoŝto: hori-zonto@water.sannet.ne.jp

Jarlibro de KAEM (2006)




 




fermi


Linko : http://www.kaem.org/html/shownews.php?id=41